Mondaj ludoj

Mondaj ludoj
ripetiĝanta sporta evento
Fondita en 1981
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Mondaj ludoj estas divers-sporta konkuro en kiu konkuras sportistoj el la tuta mondo. La sportoj de la mondaj ludoj estas sportoj kiuj ne aperas en la olimpiaj ludoj. Tiu ĉi evento estas organizata de la Internacia asocio de la Mondaj ludoj (International World Games Association - WGA), kaj ĝin subtenas ankaŭ la Internacia Olimpika Komitato.

La sportoj konkureblaj estas tiuj, kiuj ne estas olimpiaj sportoj aŭ tiuj, kiuj iam estis olimpiaj sportoj sed jam ne plu. Ekzistas du konkuraj ebloj: La konkuraj sportoj, kie la sportisto celas konkuri kaj atingi medalon, kaj la ekspoziciaj aŭ invititaj sportoj, en kiuj ne eblas gajni medalon. La nombro da sportoj varias en ĉiuj ludoj, ĉar unu el la reguloj de la ludoj estas ke kiam iu urbo estas elektita por gastigi la eventon, tiu urbo ne povas elspezi monon por konstrui novajn sportejojn, sed la urbo devas uzi la monon por plibonigi la jam ekzistantajn sportejojn. La evento okazas unu jaro post la olimpiaj ludoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search